Nomoj de XDG dosieroj
Saluton,
Do mi ŝanĝis mian Gnoman medion al Esperanto por plene sperti la staton de nia tradukaro.
La konstato pri XDG dosierujoj
La unua aĵo ke mi vidis post mia sesio-restarto estis la sugesto de renomado de XDG dosierujoj. Tia ŝajnis tre bona, kaj mi kredas ke ni povus plibonigi la nomojn per pli kongruaj proponoj. Jen estas la nuna listo :
Labortablo Elŝutoj Ŝablonoj Publike Dokumentoj Muziko Bildoj Videoj
Kiel vi povas vidi, ĝi ne havas plene kongruajn morfem-strukturojn, kun plejparte uzanta la pluraj substantivoj, unu adverbo, kaj unu singulara substantivo.
Esploro de aliaj ideoj
Mia unua ideo estis proponi harmonii ĉiujn termojn per kolektivaj termoj (Bildaro, Dokumentaro, Viedearo…). Ĉar kompreneble dosierujoj povas esti malplenaj, do "-aro" pli bone komunikas tion.
Nu, post mi provis fari la plenan liston, alia ideo venis al mi. Fakte, dum mi skribis "Muzikaro", mi opiniis ke "Musikteko" estus pli taŭga. Kaj retrorigardi al aliaj termoj, mi opiniis eble mi devus provi uzi "-teko" por ĉiuj. Almenaŭ al mi, ŝajnas pli taŭga "Bildteko", ktp.
Tamen la kazoj de "Labortablo", "Publike" ne ŝajnas bone adaptitaj por tia taŭge traktebla, do mi opciis por aliaj finaĵoj, sed ĉiam uzanta la singulara substantiva formo. Ĉar al mi la analogio de labortablo ne ŝajnas tiom taŭga, mi elektis alian radikon, "fon-".
Tie estas mia nuna propono:
Labortablo -> Fonejo
Publike -> Publikaĵaro
Elŝutoj -> Elŝutteko
Ŝablonoj -> Ŝablonteko
Dokumentoj -> Dokumentteko
Muziko -> Muzikteko
Bildoj -> Bildteko
Videoj -> Videteko
Bonvolu diri al mi viajn opiniojn.
Notu: tiu ĉi mesaĝo sekvas samnomitan fadenon al la disendlisto
Opinienketo
Post iom da diskutoj, ni povis krei opinienketon.